Departemento Intibucá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de departemento Intibucá
Loko de departemento Intibucá
Turismejo "La Gruta" (la groto) en departementa ĉefurbo La Esperanza


Intibucá estas departemento en okcidenta Honduro.

La departementa ĉefurbo estas La Esperanza.

Departemento Intibucá kovras entute areon de 3072 km², kaj en 2005 havis popolnombron de proksimume 202.140.

Intibucá formiĝis en 1883. Ĝi antaŭe estis parto de la departementoj de La Paz kaj Gracias -- departemento Gracias hodiaŭ estas nomata Lempira. Laŭ la oficiala popolnombrado de 1895, ĝi havis 18.957 loĝantojn en tiu jaro.

Municipoj

  1. Camasca
  2. Colomoncagua
  3. Concepción
  4. Dolores
  5. Intibucá
  6. Jesús de Otoro
  7. La Esperanza
  8. Magdalena
  9. Masaguara
  10. San Antonio
  11. San Francisco de Opalaca
  12. San Isidro
  13. San Juan
  14. San Marco de Sierra
  15. San Miguelito
  16. Santa Lucía
  17. Yamaranguila