Drenmaŝino Ir. D. F. Wouda

El Vikipedio
(Alidirektita el Ir. D.F. Wouda drenmaŝino)
Saltu al: navigado, serĉo
Drenmaŝino Ir. D. F. Wouda

La drenmaŝino Ir. D.F. Wouda estas la plej granda ankoraŭ funkcianta vapordrenmaŝino de la mondo. La drenmaŝino situas ĉe Tacozijl (apud Lemmer) Nederlando kaj estas uzata por malaltigi la akvonivelon en Frislando kiam la drenmaŝino J. L. Hoogland ĉe Stavoren ne povas liveri sufiĉan kapaciton.

La drenmaŝino oni nomis laŭ ir. D.F. Wouda, ĉefinĝeniero de la provinca administracio de la akvovojoj, kiu kune kun ir. Diĵhoorn formplanis ĝin. La kvar tandem-kompundaj vapormaŝinoj kaj la ok centrifugaj pumpiloj estis konstruitaj de N.V. Machinefabriek Jaffa en Utrecht.

La drenmaŝino estis inaŭgurita je la 7-a de oktobro 1920 fare de reĝino Vilhelmina.

Ekde 1998 la konstruaĵo estas sur la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO.


[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj