Izomera trairo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko, izomera trairo estas radiaktiveca procezo kiu okazas en atomo kie la atomkerno estas en ekscitita stato (atomkerna izomero), ofte post eligo de alfa partiklobeta partiklo. La superflua energio en la kerno estas malpremita per la eligo de gama-radiado, kaj la kerno trairas al la plej suba stato. Ĉi tiu procezo estas pro tio simila al gama eligo sed diferencas en tio ke ĝi engaĝas ekscititan staton.

La gamo-radio povas tradoni sian energion rekte al unu el elektronoj de la atomo kaj tiam elektrono estas elĵetita el la atomo. Ĉi tio procezo estas nomata kiel ena konvertiĝo.