Jónas Hallgrímsson
Jónas Hallgrímsson (16-a de novembro 1807 en Hraun en Öxnadalur – 26-a de majo 1845 en Kopenhago) estis islanda poeto kaj sciencisto. Li estis la plej renoma poeto de la islanda romantikismo en la 19-a jarcento.
En Esperanto aperis
- La knabino en la turo (Stúlkan í turninum), aventuro, en La Tradukisto, kvina numero, 12-a de julio 1990, tradukita de Kristján Eiríksson.
- La insuleto de Gunnar (Gunnarshólmi), poemo en La Tradukisto, dektria numero, 12-a de marto 1993, tradukita de Baldur Ragnarsson.
- El amuzletero (kiam la brita reĝino vizitis la francan reĝon) (Úr gamanbréfi) en La Tradukisto, tridektria numero, 12-a de novembro 1999, tradukita de Ólafur Þ. Kristjánsson.