J. Ligo
El Vikipedio
J. Ligo, aŭ Japana Profesia Futbaloligo estas la plej supra ligo de profesia piedpilkado en Japanio kaj unu el la plej sukcesaj ligoj de Azia klubpiedpilkado.
Enhavo |
[redakti] Historio
[redakti] Autaŭ malfermo de J.Ligo (–1991)
Antaŭ malfermo de J.Ligo, tre malriĉa estas la situacio de piedpilkado en Japanio. Eĉ la plej populara matĉo de Japana Ligo, neprofesia ligo jam fondita el 1965, aŭ la internacia matĉo de nacia teamo povis kolekti nur kelkmil da spektantoj. Tiamtempe la plej populara sporto en Japan estis profesia bazpilko.
Sed en 1980a-jardeko, kiam Japana Futbala Asocio estis proponita de FIFA okazigi Futbalan mondopokalon unue en Azio, projekto de malfermo de profesia ligo estis rapide antaŭigita.
[redakti] Komencjaroj (1992–1995)
En 1992, oni okazis la unuan oficialan turnian konkurson de profesia piedpilko de Japan, J.Ligo Jamazaki-Nabisco Pokalo.
15-an de Majo, 1993, kun entuziasmo J. Ligo malfermis kun 10 kluboj. Ĉirkaŭ ĉiaj konkursoj kolektiĝis plenaj spektantaroj kaj televidaj relajsoj rekordis tre altajn vidantpropociojn.
En 1994, meznombro de spektantoj po unu konkurso estis 19.598, la plej alta rekordo ĝis nun.
[redakti] Krizjaroj (1996–2000)
Baldaŭ entuziasmo por J. Ligo subeniĝis. Konkursa meznombro de spektantoj en 1997 estis 10.131, dunoniĝinte dum nur tri jaroj.
En 1998 Jokohama Marinos kaj Jokohama Fluegels kuniĝis (fakta disapero de Fluegels). Multaj kluboj ekonomie enkriziĝis pro altiĝo de salajroj de ludantoj.
Eĉ en tiaj krizoj, kreskado malrapide antaŭiris. Ekzemple, en 1999 la dua divido de J. Ligo (J2) malfermiĝis. Ĝi kaŭzis naskon de multaj kluboj en diversaj regionoj.
[redakti] Rekreskado (2001–2005)
Pro okazigo de 2002 mondpokalo, populareco de piedpilko en Japnanio resuriĝis. Anstataŭ disvastigo de amaskomuniko en komencjaroj regionismo subtenis popularecon. Kelkaj regionaj kluboj, ekzemple Albirex Niigata aŭ Vegalta Sendai, kolektis pli multe da subtenantoj ol ĉefurbazonaj kluboj.
[redakti] Nuntempo kaj Estonta Plano de J.Ligo
Nun (2007) 31 kluboj partoprenas en J1 kaj J2. J. Ligo volas multiĝi je pliaj 5 kluboj, 18 en ĉiu divido, ĝis 2010.
[redakti] Strukturo de Ligo
[redakti] La Unua Divido (J1)
[redakti] Partoprenantaj Kluboj (2007)
[redakti] La Dua Divido (J2)
[redakti] Partoprenantaj Kluboj (2007)
| Nomo de Klubo | Jaro de Partopreno | Hejmurbo(j) | Hejmstudiono(j) | Kapacito |
|---|---|---|---|---|
| Avispa Hukuoka | 1996 | Hukuoka | Hakata no mori stadium | 22,563 |
| Cerezo Osaka | 1995 | Osaka | Nagai Stadium | 50,000 |
| Kioto Sanga | 1996 | Kioto | Niŝikjogoku Athletic Stadium | 20,242 |
| Sagan Tosu | 1999 (J2) | Tosu | Tosu Stadium | 25,000 |
| Vegalta Sendai | 1999 (J2) | Sendai | Yurtec Stadium Sendai | 19,694 |
| Consadole Sapporo | 1998 | Sapporo | Sapporo Acubecu Park Stadium Sapporo Dome |
20,005 42,831 |
| Tokio Verdy 1969 | 1993 | Ĉiaj urboj en Tokio | Aĵinomoto Stadium | 50,000 |
| Montedio Jamagata | 1999 (J2) | Ĉiaj urboj en Jamagata | ND Soft Stadium | 20,315 |
| Ehime FC | 2006 (J2) | Ĉiaj urboj en Ehime | Ehime Prefectural General Athletics Park | 20,000 |
| Mito Hollyhock | 2000 (J2) | Mito | Kasamacu Stadium | 22,022 |
| Ŝonan Bellmare | 1994 | Centraj urboj en Kanagaŭa | Hiracuka Athletics Stadium | 18,500 |
| Thespa Kusacu | 2005 (J2) | Ĉiaj urboj en Gunma | Ŝikiŝima Stadium | 10,050 |
| Tokuŝima Vortis | 2005 (J2) | Ĉiaj urboj en Tokuŝima | Naruto Athletic Stadium | 20,000 |

