Jacques Ellul

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jacques ELLUL (naskiĝis la 6-an de januaro 1912 en Bordozo, mortis la 19-an de marto 1994) estis franca filozofo, teologo kaj sociologo, ĉefe konata pro siaj studoj kaj tezoj pri la teĥnika socio, kiun li profunde kritikis kaj kiun li taksis esti sistemo memdisvolviĝanta kaj memkreskanta, kaj kiu havas multajn profundajn prihumanismajn malutilojn. Li estis devene protestanto kristana, sed estas ĝenerale klasita inter la anarĥiistoj.

Lia vivo

Profunde korligita al Akvitanio, liaj kosmopolitaj radikoj igis lin malema al ĉia naciismo. Lia patra avino estis serba, lia avo italo, sed naskita en Malto, kaj lia patro, naskita en Triesto, estis samtempe aŭstria civitano kaj brita subjekto. Lia patrino estis filino de francino kaj portugalo nomita Mendès.

Lia penso

"Per fundkonvinko mi ne nur estas por senperforto sed por senpoveco. Certe ne temas pri efika teĥniko, sed ....oni ne povas krei justan socion per maljustaj rimedoj, oni ne povas krei liberan socio per rimedoj sklavaj."

Eksteraj ligiloj