Jacques Rogge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Rogge (2014)

Grafo Jacques ROGGE naskiĝis en Gento en Belgio la 2-an de majo 1942.

Li studis medicinon en la Genta Universitato kaj fariĝis kuracisto. En la sama universitato li ricevis titolon "honora doktoro" en 2001. Li estis partoprenanto en la Olimpikoj en la velboatado en la jaroj 1968, 1972 kaj 1976 kaj estis membro de la Belga rugbeoteamo. En 1991 li fariĝis membro de la IOC.

Ekde 2001 li estas prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, sekvanta post Juan-Antonio Samaranch.

Vendrede la 13-an de aŭgusto 2004 li malfermis la 28-ajn somerajn Olimpikojn.