Jakobo la 5-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobo kaj reĝino Maria de Lotaringio (nekonata pentristo, samepoka pentraĵo)

Jakobo la 5-a (naskiĝis en Linlithgow, Skotlando, la 10-an de aprilo 1512 – mortis en Falkland, Fife, la 14-an de decembro 1542) estis reĝo de Skotlando de la Stuart-domo, de 1513 ĝis sia morto.

Lia patro estis Jakobo la 4-a (Skotlando), lia patrino estis fratino de Henriko la 8-a (Anglio), skota reĝino Margaret Tudor, tiel Jakobo la 5-a estis nepo de la Henriko la 7-a (Anglio) laŭ patrina branĉo.

Li estis infano, kiam lia patro mortis en la Batalo de Flodden, tiel komencon de lia regado karakterizis rivalado de la franc- kaj anglo-amikaj ĉefnobeloj. Kiam li vere enpotenciĝis, li iĝis aliancano de Francio kaj patrono de la romkatolika eklezio.

Li subskribis traktaton en 1534 kun sia onklo, Henriko la 8-a (Anglio), sed post kiam li geedziĝis en 1538 kun Maria de Lotaringio (Marie de Guise), li iĝis natura aliancano de Francio, kontraŭ Anglio. Henriko la 8-a atakis Skotlandon en 1542 kaj la 24-an de novembro malvenkigis Jakobon. La skotan reĝon trafis nerva kolapso kaj mortis unu semajnon post naskiĝos de sia filino, la pli posta Maria Stuart.

Liaj ekster-geedzecaj infanoj (Robert Stewart, John Stewart of Darnley kaj James Stewart) iĝis influhavaj ĉefnobeloj de Skotlando.