Margaret Tudor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Margaret Tudor (porteto fare de Daniel Mytens)

Margaret Tudor (n. la 28-an de novembro 1489, m. la 18-an de oktobro 1541) estis filino de Henriko la 7-a (Anglio) kaj edzino de Jakobo la 4-a (Skotlando). Ŝi estis avino de Maria Stuart, reĝino de Skotlando.

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Margaret naskiĝis la 28-an de novembro 1489 en la reĝa palaco ĉe Richmond (Londono), tiam en Surrey. La 30-an de novembro ŝi baptiĝis en la Preĝejo Sankta Margaret (Westminster).

Edzigo al Jakobo la 4-a de Skotlando[redakti | redakti fonton]

Kiam Jakobo la 4-a (Skotlando) subtenis Perkin Warbeck, kiu pretendis la anglan tronon, Henriko la 7-a pripensis edzigon de Margaret kaj Jakobo por persvadi tiun forpeli Warbeck. Septembron 1497 estigis militpaŭzo inter la du reĝoj, kaj Jakobo ja forpelis la pretendanton. Denove Henriko proponis la edzigon, kvankam ŝajne iuj reĝaj konsilantoj kontraŭis, dirante ke eble anoj de la skotlanda reĝa familio estonte havus pretendon al la angla tronon.

La 24-an de januaro 1502 estis plua pactraktato kune kun edziĝakordo. La edziĝo mem okazis prokure, kiel oftis inter anoj de reĝaj familioj. Margaret estis nun formale reĝino de Skotlando, kaj ŝia pli juna frato, la estonta Henriko la 8-a (Anglio), laŭdire kolerŝtormis ĉar ŝi havis pli altan rangon. La sekvantan jaron Margaret iris al Skotlando. Ŝajne la edziĝo estis feliĉa.

Gefiloj de Margaret kaj Jakobo[redakti | redakti fonton]

Jakobo kaj Margaret Tudor havis ses gefilojn:

  • Jakobo, Duko de Rothesay (n. la 21-an de februaro 1507, m. la 27-an de februaro 1508)
  • filino mortnaskita la 15-an de julio 1508
  • Arturo, Duko de Rothesay (n. la 20-an de oktobro 1509, m. la 14-an de julio 1510)
  • Jakobo la 5-a (Skotlando) (n. la 15-an de aprilo 1512, m. la 14-an de decembro 1542)
  • plua filino mortnaskita novembron 1512
  • Aleksandro, Duko de Ross (naskita la 30-an de april 1514 - post la morto de sia patro; m. la 18-an de decembro 1515)

Reĝino-regentino[redakti | redakti fonton]

En 1513, pro longdaŭra alianco al Francio, Jakobo la 4-a invadis nordan Anglion, kontraŭ la volo de Margaret. Li mortis dum la batalo de Flodden Field. La heredinto (Jakobo la 5-a) estis bebo, kaj la skota parlamento nomumis Margaret regentino. Tamen, parte ĉar ŝi estis fratino de malamiko (Henriko la 8-a (Anglio)), partio favoranta Francion estiĝis por senigi ŝin de tiu rango kaj anstataŭigi ŝin per John Stewart (Duko de Albany), la plej proksima vira parenco de Jakobo la 5-a. Tamen Margaret agis saĝe kaj nepost julio 1514 ŝi akordigis la du partiojn. La saman monaton estis pacakordo kun Anglio.

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Serĉante subtenantojn, Margaret pli kaj pli alproksimiĝis al la familio Douglas. La 6-an de aŭgusto 1514 ŝi private edziĝis al Archibald Douglas (6-a grafo de Angus), kiun eĉ ties onklo, la poeto Gavin Douglas, priskribis kiel juna stultulo. Tio malplaĉis al aliaj nobeloj kaj plifortigis tiujn kiuj favoris Francion. Per la edziĝo, Margaret, laŭ la testamento de Jakobo, senigis sin de sia rango de regentino. Henriko la 8-a urĝis sian fratinon veni en Anglion kune kun siaj filoj, sed ŝi ne faris tion, timante ke tiel Jakobo perdus la skotan tronon. Majon 1515 la Duko de Albany iĝis regento, kaj gajnis kontrolon de Jakobo la 5-a kaj ties pli juna frato Aleksandro. Margaret iris al Edinburgo antaŭ ol fuĝi al Anglio kune kun sia edzo. Ĉe Kastelo Harbottle, Northumberland, ŝi naskis Margaret Douglas, kiu iĝis grafino de Lennox kaj estis la patrino de Henry Stuart (Lord Darnley), unu el la edzoj de Maria Stuart.

Archibald Douglas forlasis ŝin kaj revenis en Skotlandon, kie li faris pacon kun la nova regento por konservi siajn bienojn kaj riĉaĵojn - tio kio "igis Margaret mediti": Henriko la 8-a komentis, "farite kiel skoto," kaj bonvenigis sian fratinon en Londono, loĝigante ŝin en Scotland Yard, la tiama londona palaco de skotaj reĝoj.

Reveno al Skotlando[redakti | redakti fonton]

Sekvis traktato, kaj en 1517 Margaret reiris al Skotlando. Ŝi kaj sia dua edzo portempe reamikiĝis, sed ŝi eltrovis ke dum ŝia foresto en Anglio li eslpezis multe de ŝia mono kaj loĝis kune kun antaŭa amantino, Damo Jane Stewart. La regento estis en Francio kie li pridiskutis traktaton kiu renovigis la longdaŭran aliancon de Francio kaj Skotlando kaj per kiu Jakobo la 5-a edziĝos al filino de la franca reĝo. Margaret (kiu deziris eksedziĝon kaj esperis ke la regento helpus) kaj aliaj gravuloj petis la Dukon de Albany reveni al Skotlando, sed li eĉ proponis ke Margaret mem reiĝus regentino. La kverelo inter Margaret kaj Archibald Douglas dominis la politikon de Skotlando ĝis novembro 1521, kiam la Duko de Albany fine revenis, kaj Archibald Douglas estis forpelata al Francio post akuzoj pro ŝtatperfido. Margaret kore bonvenigis la regenton, kaj ili pacigis la kverelantojn nobelojn. Estis onidiroj ke Margaret ĝuis amaferon kun la regento, kaj Lordo Dacre, kiu estis la plej potenca nobelo de norda Anglio, skribis al Thomas Wolsey, ĉefministro de Henriko la 8-a, ke verŝajne Jakobo la 5-a murdiĝus kaj la Duko de Albany gajnus la tronon kaj edziĝus al Margaret. Tamen tio ne okazis, kaj la amikaj rilatoj de Margaret kaj la Duko estis nur pragmata alianco kiu ne longe daŭris.

Ĉefa konsilistino[redakti | redakti fonton]

Margaret estigis sian propran partion. En 1524 ŝi kaj siaj subtenantoj persvadis la skotan parlamenton deklari ke la 12-jara Jakobo la 5-a plenaĝis. Estis la fina renverso de la Duko de Albany, kiu iris al Francio. Tiun novembron la parlamento agnoskis Margaret kiel la ĉefa reĝa konilistino. Ŝi enkarcerigis sian ĉefan kontraŭulon, James Beaton (ĉefepiskopo de Glasgovo).

Malvenko[redakti | redakti fonton]

Tamen denove la agoj de Margaret malkontentigis multajn nobelojn. Ne helpis al ŝi ke Henriko la 8-a konsentis al la reveno de Archibald Douglas. La plej grava afero estis ke Margaret eniris amrilatojn kun Henry Stewart. Ŝi donis al tiu altan postenon, tiel kolerigante inter aliaj John Stewart (3-a grafo de Lennox) kiu tuj alianciĝis al Archibald Douglas. Sekvis akrega kverelo. Kiam Archibald Douglas alvenis al Edinburgo kun armataj sekvantoj kaj asertis sian rajton ĉeesti en parlamento, Margaret ordonis ke oni kontraŭi lin per kanonoj. La anglaj ambasadoroj riproĉis ŝin, kaj ŝi kolere respondis, "Iru hejmen kaj ne enmiksiĝi en skotaj aferoj." Archibald Douglas retretis sed fine en februaro 1525 oni devigis Margaret igi lin ano de regenta konsilio. Archibald Douglas tuj akiris la prizorgadon de la reĝo kaj dum la sekvantaj tri jaroj li estis la fakta reganto de Skotlando. Margaret ne sukcesis rezisti.

Tria edziĝo[redakti | redakti fonton]

Margaret nun turnis sin preskaŭ tute al ŝia deziro eksedziĝi de Archibald Douglas. Fine - malgraŭ la protestoj de ŝia frato Henriko la 8-a - papo Klemento la 7-a konsentis en marto 1527, kvankam Margaret mem ne eltrovis tion ĝis la sekvanta decembro pro politikaj komplikoj en Eŭropo. Tuj ŝi edziĝis al Henry Stewart.

Denove en Skotlando[redakti | redakti fonton]

Junion 1528 Jakobo la 5-a liberigis sin de Archibald Douglas, kiu iris en ekzilon, kaj proprarajte ekregis Skotlandon. Margaret denove revenis al Skotlando kie ŝi kaj sia tria edzo estis inter la ĉefaj reĝaj konsilistoj. Jakobo donis al Henry Stewart la rangon Lordo Methven.

Margaret daŭre favoris amikajn rilatojn kun Anglio. Majon 1534 estis pacakordo inter la du regnoj. Frue en 1536 ŝi persvadis la reĝon konsenti ke li renkontus Henrikon la 8-an, sed tio ne okazis: la afero fiaskis pro tro da kontraŭuloj en Skotlando. Margaret plendis, "Skotlando lacigas min," kaj ŝi eĉ malkaŝis al sia frato Henriko ŝtatajn sekretojn.

Plue, ŝia tria edziĝo malfeliĉis: Henry Stewart ĝuis amaferojn kun aliaj kaj tro elspezis la monrimedojn de sia edzino; kaj ilia sola ido (filino) mortis bebe. Denove Margaret petis eksedziĝon sed Jakobo la 5-a kontraŭis. Fojon ŝi klopodis fuĝi al Anglio sed oni interkaptis ŝin kaj rekondukis ŝin al Edinburgo. Multfoje ŝi plendis al Henriko la 8-a pri malriceco kaj petegis ties protekton.

Junion 1538 ŝi bonvenigis al Skotlando Maria de Guise, la duan edzinon de Jakobo la 5-a. La du virinoj amikiĝis kaj Maria aranĝis ke Margaret (kiu reamikiĝis al Henry Stewart) ĉeestos la kortegon.

La 18-an de oktobro 1541 Margaret mortis pro ikto. Ŝi entombiĝis en kartuziana priorejo en Perth (Skotlando).