James Clements

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Doktoro James Franklin Clements (31an de oktobro 1927 - 9an de junio 2005) estis usona ornitologo, verkisto kaj sukcesa komercisto. Li estis naskita en Novjorko.

Li geedziĝis kun Mary Norton kaj ili havis du filojn. Lia dua geedziĝo, kiu daŭris 14 jarojn, estis al Christina. Li geedziĝis trian fojon, al Karen.

Li ricevis sian titolon kiel PH. D. de California Western University en 1975. Lia disertaĵo iĝis la unua eldono de lia Birds of the World, A Check List (Birdoj de la mondo, Kontrollisto) (nun en ĝia sesa eldono). Clements estis plejparte pretiginta la sesan eldonon dum sia morto, kaj respondeco por la serio estis pristudita fare de la Cornell Laboratory of Ornithology (Laboratorio Cornell de Ornitologio) kun la vidvino de Clements, Karen. La Ornitologia Laboratorio finis la sesan eldonon, konservis ĝustigojn kaj ĝisdatigojn por ĝi, kaj planis publikigi estontajn eldonojn.[1]

Birdoj nome la Klementa polioptilo, Polioptila clementsi, estas nomita laŭ li.

Li mortis ĉe Tri-City Hospital, Oceanside, Kalifornio, pro komplikaĵoj asociaj kun akuta miloida leŭkemio.

Bibliografio

Notoj

  1. Preface to the 6th Edition — Clements Checklist

Eksteraj ligiloj