James Marr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

James William SLESSOR MARR (n. en 1902 - m. la 30-an de aprilo 1965) estis skotlanda marbiologo kaj polusa esploristo. Li naskiĝis en Aberdeenshire (Skotlando). Li kaj Norman Mooney estis du junaj skoltoj elektitaj de Ernest Shackleton por aniĝi al la ekspedicio Shackleton-Rowett de 1921, sur la ŝipo Quest. Li poste verkis la libron Into the Frozen South (1923) pri tiu travivaĵo.

Marr ankaŭ partoprenis al la British Australian and New Zealand Antarctic Research Expedition kune kun Douglas Mawson. Li poste fariĝis marbiologo kaj fakuliĝis pri antarktaj bestoj.

La leŭtenant Marr estris la operacion Tabarin dum la Dua mondmilito al Antarkto, cele al la kreado de senhalte loĝitaj stacioj.