James Scott (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Scott

James Sylvester SCOTT (n. 12-an de februaro 1886 en Neosho, Misurio; m. 30-an de aŭgusto 1938 en Kansasurbo, Misurio) estis usona ragtimo-pianisto kaj -komponisto.

Post kiam la familio Scott transloĝiĝis en la jaro 1901 al Carthage, Misurio, James eklaboris en muzikaĵvendejo. Jam baldaŭ vendejestro Charles L. Dumars rimarkis lian talenton, kaj Scott komenci prezenti pianojn. Ĉar li je tio ankaŭ ludis proprajn komponaĵojn, la per tio ekestinta postulo igis Dumars eldoni unuajn verkojn de Scott kiel presaĵoj. En 1906 Scott transloĝiĝis al Sankta Luiso, kie li konatiĝis kun Scott Joplin. Tiu ĉi peris lin al sia propra eldonisto John Stark, kaj jam kun sia unua tie aperinta ragtimo "Frog Legs Rag" James Scott havis grandan sukceson. En 1914 li transloĝiĝis al Kansasurbo. Li edziĝis, komponadis plue sukcesajn ragtimojn, laboris kiel pianinstruisto kaj direktis kinejorkestron.

La ekesto de la sonfilmo kaj la forŝovado de la ragtimo per la pli kaj pli populariĝanta ĵazo finis en la komencaj 1920-aj jaroj lian sukcesan karieron. Ankaŭ la morto de lia edzino dum tiu tempo kontribuus al tio. Lia lasta publikaĵo datiĝas el la jaro 1922.

James Scott apartenas krom Scott Joplin kaj Joseph Lamb al la tri plej elstaraj reprezentantoj de la klasika elkomponita ragtimo. Liaj verkoj ĉiuj estas pianiste postulemaj kaj ankaŭ muzike estas egalrangaj kun la ragtimoj de Joplin.

Notkajero de "On the Pike", komponita de James Scott en 1904.

Verkoj (selekto)

  • Frog Legs Rag (1906)
  • Grace and Beauty (1909)
  • Hilarity Rag (1910)
  • Ragtime Oriole (1911)
  • Climax Rag (1914)
  • Evergreen Rag (1915)
  • Honey Moon Rag (1916)
  • Prosperity Rag (1916)
  • Victory Rag (1921)

Aŭdekzemploj

dosiero=Frog Legs Rag 3.ogg|titolo=Frog Legs Rag|priskribo=Scott's first hit, "Frog Legs Rag" (1906) }} dosiero=James Scott, Grace and Beauty 2.ogg|titolo=Grace and Beauty|priskribo="Grace and Beauty" (1909) }}

Literaturo

  • Scott DeVeaux, William Howard Kenney (Herausgeber): The music of James Scott, Smithsonian Institution Press, Washington D.C. 1992