Jarrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jarrow estas urbo en Tyne and Wear, nord-orienta Anglio apud la Rivero Tyne. Laŭ la censo, en 2001 ĝi havis ĉirkaŭ 27,000 loĝantojn.

Dum la unua jarcento la romianoj konstruis fortikaĵojn ĉe Jarrow. En la 5-a jarcento la anglosaksoj okupis la fortikaĵon. Tie en 682 la monaĥejo de Wearmouth fondis kunligatan monaĥejon, al kiu translokiĝis Bede. En 794 la vikingoj disrabis la monaĥejon. Dum la malfrua 11-a jarcento komenciĝis rekonstruo, sed la tasko restis nekompleta kaj nur unu-du monaĥojn vivis tie. Dum la regado de Henriko la 8-a (Anglio) la monaĥejo fermiĝis. Ankoraŭ videblas ruinoj.

Poste Jarrow estis malgranda negrava urbo ĝis la 19-a jarcento. En 1852 fondiĝis ŝipkonstruejo kie konstruiĝis kaj militŝipoj kaj kargoŝipoj. Entute oni konstruis ĉirkaŭ mil ŝipojn. Dum la frua 1930-aj jaroj la brita registaro fermis la ŝipkonstruejon. Sekvis en 1936 la Jarrow-marŝo por protesti kontraŭ senlaboreco: ducent homoj marŝis de Jarrow al la angla parlamento en Londono. Sur voje ili ricevis multe da subteno de la angla popolo. Tamen en Londono la ĉefministro rifuzis renkonti la marŝantojn. En 1938 fondiĝis ŝipmalkonstruejo, kaj la sekvantan jaron, ŝtalejo. Sed nur kiam komenciĝis la dua mondmilito tute reviviĝis la industrioj de la urbo.