Ježův hrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ježův hrad
(Vícov)
burgoruino
Burga fosaĵo
Oficiala nomo: Ježův hrad
Kromnomo: Vícov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Parto de Armea Spaco Březina
Situo Ježův hrad
 - koordinatoj 49° 28′ 42″ N 16° 56′ 57″ O / 49.47833 °N, 16.94917 °O / 49.47833; 16.94917 (mapo)
Materialo Ŝtono
Unua skribmencio 1355
 - forlasita 1512
Posedanto Henzlín z Vícova
Por publiko nealirebla
Plej facila aliro Vícov
Situo en Ĉeĥio
Situo en Ĉeĥio
Situo en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ježův hrad
Portalo pri Ĉeĥio

Ježův hrad estas burgoruino, kiu en historiaj dokumentoj nomiĝis Vícov kaj laŭ ĝi estis nomita ankaŭ proksima municipo, kiu situas sur teritorio de distrikto Prostějov en Regiono Olomouc. Sed ĉar la burgoruino troviĝas sur teritorio de norda parto de Armea spaco Březina, ĝi do situas en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue burgo Vícov estas menciata en la jaro 1355. En la jaro 1358 estis posedanto de burgo Henzlín z Vícova, en la jaro 1379 lombardis la burgon margrafo Jošt al Oldřich z Boskovic. En la jaro 1389 la burgo estis fare de soldataro de la margrafo konkerita. Tenis ĝin unue Petr z Kravař a Plumlova, ekde la jaro 1408 Heralt Puška z Kunštátu. En la jaro 1512 la burgo estas indikata kiel remparburgo, kio signifas, ke ĝi jam estis dezerta.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]