Jean Giraud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Giraud

Jean Henri Gaston Giraud, naskiĝinta la 8an de majo 1938 ĉe Nogent-sur-Marne kaj mortinta la 10an de marto 2012[1] en Parizo[2], estis desegnisto kaj scenariisto franca de bildliteraturo, konata laŭ sia propra nomo sed ankaŭ laŭ la pseŭdonimoj de Mœbius kaj Gir.

Kiel Jean Giraud kaj Gir, li estas kreinto, kun Jean-Michel Charlier por la scenaro, de la fama serio vakera Blueberry.

Sub la kaŝnomo Mœbius aŭ Moebius, li estis aŭtoro de bildliteraturo de scienco-fikcio, kiaj Le Garage hermétique (la hermetika aŭtejo), L'IncalArzach, kiuj havigis al li internacian agnoskon, ĉe la ŝatantoj ĉu de usonaj comics ĉu de japanaj mangaoj. Li estis unu el la fondintoj de la eldonejo Les Humanoïdes Associés, kaj de la gazeto Métal hurlant. Li same partoprenis en la bildokoncepto de filmoj, kiel ekzemple Alien.

Pro lia famo diversaj amaskomunikiloj eĉ klasigis lin kiel kunulo de la franca movado de la nomataj nouveaux philosophes (novaj filozofoj).[3]

Notoj

  1. Jean Giraud, alias Moebius, est mort sur europe1.fr
  2. Annonce du décès à Paris de Jean Giraud
  3. "Charlando con Moebius", intervjuo de Laura Cepeda al la aŭtoro por Totem nº 11, Editorial Nueva Frontera, S. A., Madrid, 1978, pp. 4 al 6.