Jerónimo Grimaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerónimo Grimaldi.

Pablo Jerónimo Grimaldi y Pallavicini aŭ en itala Girolamo Grimaldi, markizo de Grimaldi. (Ĝenovo, 1710 - samloke, 1-a de oktobro de 1789). Politikisto kaj diplomato ital-hispana.

Je la servo de la reĝoj de Hispanio Fernando la 6-a kaj Karlo la 3-a, estis ministro plenipotenciario (preskaŭ ambasadoro) en Svedio kaj Parmo kaj ambasadoro antaŭ la parlamento de Nederlando. En 1763 Karlo la 3-a nomumis lin ambasadoro en Parizo kie li helpis renovigi la Familian Traktaton inter la du branĉoj de Burbonoj (Francio kaj Hispanio)]]. Poste la reĝo igis lin Ministro de Estado (tiama ĉefministro). Kun la Markizo Esquilache, luktis kontraŭ la tiamaj tumultoj. En 1776, post diversaj konfliktoj, li estis elpostenigita kaj nomumita ambasadoro en Romo. Poste ricevis nobelajn honorojn kiaj la Ordeno de la Ora Ŝaffelo, la kondiĉo de Duko de Grimaldi kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  • G. Benzoni, «GRIMALDI, Girolamo». In : Dizionario Biografico degli Italiani, Vol. LIX, Roma : Istituto dell'Enciclopedia Italiana, 1998 (rete)