Jiang Zemin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JIANG Zemin ([Ĝjang Cemin] en la ĉina: 江泽民, en pinjina skribo: Jiāng Zémín; naskita la 17-an de aŭgusto 1926 en Yangzhou) estas ĉina politikisto.

Li estis prezidento de Ĉinio de la 27-a de marto 1993 ĝis la 15-a de marto 2003. Krome li estis ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista partio (1989-2002). En 2002 kaj 2003 li transdonis siajn postenojn al Hu Jintao.

Lia antaŭulo (kiu tamen formale ne estis prezidento de Ĉinio) estis Deng Xiaoping.