Jin Xing

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jin Xing (n. 1967) (金星) estas baleta dancisto el Popola Respubliko de Ĉinio, nuntempe posedanto de Ŝanhaja Baleto, sed ŝi estas plej konata pro tio, ke li operaciis sin de viro al virino. Kiel viro, Jin atingis la rangon de kolonelo en la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio.

Li ekbaletis en aĝo de 6 kaj jam en aĝo 9 malsat-strikis por viziti baletlernejon, sed la oficira patro ne apogis tion. Li ĉantaĝis la gepatrojn kaj akiris kompromison: li paŝis la armeon, sed tie li iĝis ano de la armea baletlernejo. En aĝo de 17 li iĝis kolonelo, danke al siaj kvalitoj, kapabloj en dancado. En aĝo 18 oni rigardis lin plej bona dancisto de Ĉinio.

En la armeo, Li ekplaĉis al altrangulo, kiu invitis lin iunokte. Por la amoraj servoj kaj ĝishodiaŭaj diskrecioj, li petis kaj ricevis vojaĝan permesilon, tiel li estis la unua ĉina dancisto en 1986, kiu studvojaĝis al Usono per arta stipendio. Li studos en Novjorko kaj tie evidentiĝis por li, ke li ne estas samseksama, sed virino en vira korpo.

En 1991, per la spektaklo Duonsonĝo akiris la premion por la plej bona koreografo, en la Usona Dancfestivalo. En la sekvaj tri jaroj, en Eŭropo kolektis la famon kaj laŭron. Revojaĝinte li petis la permeson de la komunistaj gvidantoj por la operacio. Ili permesis tion kaj per tri operacioj li iĝis ŝi inter 1994 kaj 1995.

Oni mokis ŝin "Miso Lama" - en 1995 -, kiam dum la unua postoperacia spektaklo, ŝi stumblis sursceneje. Ŝi obstine luktis por akcepto de la ĉina publiko kaj tio sukcesis.

Li aktoris por la armeo, en sponsorita agfilmo kiel freneze rapideganta motorbicikla heroo.

Ŝia nomo signifas orstelo (Venuso). Ŝi havas tri adoptitajn infanojn, ofte aperas en partiaj renkontiĝoj, demonstrante la homajn rajtojn en Ĉinio.

vidu: transgenrulo