Jiuzhaigou
Faktoj | |
---|---|
Statuso | UNESCO-monda natura heredaĵo |
fondita | 1982 |
Koordinatoj | 32°54′ - 33°19′N
103°46′ - 104°4′E |
alteco super marnivelo | 2140 m - 4558 m |
areo | 72.000 hektaroj |
Jiǔzhàigōu, en ĉina 九寨沟 九寨溝 aŭ valo de naŭ vilaĝoj; en tibeta: Siza Dêgu / gzi rtsa sde dgu) estas naturprotekta areo en la ĉina provinco Siĉuano. Ekde 1992 ĝi estas parto de la monda heredaĵo de Unesko. La nomo devenas de la naŭ tibetaj vilaĝoj, kiuj situas en la valoj de la areo. Rimarkinda ĝi estas speciale pro ĝia montara pejzaĝo kun multaj lagoj kaj akvofaloj.
Loko
Ĝi situas en la nordokcidento de la provinco Siĉuano, je 300 km de la provinca kapitalo Ĉengduo. Ĝi estas atingebla per aŭtobuso tra la montopasejoj de la montaro Min-Ŝan. Nun ankaŭ ekzistas flugeblecoj, ekz. de Ĉengduo al la flughaveno en Songpan je alteco de 3.800 m. De tie sekvas busvojaĝo de 90 minutoj al la pli malalte situanta valo, trapasante la fonton de la rivero Min aŭ Minjiang.
Pliaj bildoj
-
Spegullago
-
Akvofalo Perlejo
-
Kvinflora lago (五花海 Wǔhuā Hǎi)
Eksteraj ligiloj
- Ĉinlingva hejmpaĝo jiuzhai.com
- Biosferrezervejoj de UNESCO
- Terrestrial Ecosystem Monitoring Sites (TEMS) de FAO
- World Conservation Monitoring Centre (WCMC)
- Naturbeschreibung
- Jiuzhaigou Valo
- Fotoj de Kenneth So
Literaturo
- Forestry Department of Sichuan Province: Jiuzhaiguo National Nature Reservation. University of British Columbia, 1996.