Johann Heinrich Alsted
Johann Heinrich ALSTED Alsteds, Alstedius germana verkisto, enciklopedisto: Ballersbach, marto 1588 – Gyulafehérvár, 8-a de novembro 1638.
Biografio
Ekde 1608 li instruis en Herborn. Al invito de Gabrielo Bethlen en 1630 li venis al Gyulafehérvár por instrui (kun Johann Heinrich Bisterfeld kaj Ludwig Philipp Piscator), kaj restis tie ĝis sia morto. Li verkis lernejdramon, latinan, hebrean kaj helenan lingvolibrojn kaj gramatikojn. Li redaktis latinan vortkolekton. Lia enciklopedio estis modelo kaj fonto por enciklopedio de János Apáczai Csere.
Verkoj
- Enciklopediae, Herborn, (1630),
- Physica Harmonica (Herborn, 1616),
- Adnotationes in pentateuchum (...) epistolas catolicas, Gyulafehérvár, 1630,
- Prodromus religionis triumphantis. Triumphus verae religionis, samloke, 1635.
- Rudimenta linguae latinae, Gyulafehérvár, 1634.
Fonto
- Új Magyar Irodalmi Lexikon, 1994.