Johann Heinrich Bisterfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Heinrich Bisterfeld estis germana reformita eklezia verkisto naskita en Nassau, ? 1605 kaj mortinta Gyulafehérvár la 16-a de februaro 1655.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bisterfeld lernis en Svislando kaj Anglujo. Li instruis en la universitato de Herborn en 1628. Al invito de Gabrielo Bethlen en 1630 li venis al Gyulafehérvár kun sia bopatro Ludwig Philipp Piscator kaj Johann Heinrich Alsted por instrui filozofion kaj teologion. Estis lia lernanato ankaŭ János Apáczai Csere. Li estis sperta en la samtempaj natursciencoj, li faris ankaŭ eksperimentojn. Li instruis religian naturfilozofion. Li apogis la la puritaniisman kaj presbirariisman movadon. En Nagyenyed oni konservis ĝis 1848 lian diablpelantan libron. Dum la reganto de Transilvanujo, Georgo Rákóczi la 1-a li estis konsilanto de la reganto, li faris la korespondadon eksterlandan de la kortego kaj li havis ankaŭ diplomacion rolon. La reganto donacis al li nobilan bienon en Tövis. Li lasis sian bibliotekon al kolegio de Alba Iulia.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Disputatio philosophica de concursu causae primae cum secundis (Albae Juliae, 1630);
  • De uno deo patre filio, ac spiritu sancto Misteriem pietatis (Lugd. Batavorum, 1639 és Amstelodami, 1659);
  • Elementa Logica in usum scholae Albensis (I-IV. Albae Juliae-Várad, 1635-1649);
  • De divina Scripturae Sacrae eminentia, samloke, 1641;
  • Disputatio de Domino nostro jesu Christo, samloke, 1641;
  • Beata beatae virginis ars, samloke, 1651;
  • Philosophiae primae Herebordi seminariurn (Albae Juliae, 1652);
  • Gladii spiritus ignei, 1653;
  • Bisterfeldius redivivus seu operum H. B. posthumorum (I-II. Hagae, 1661).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kvacsala János: B. J. H. életrajza (Bp., 1891);
  • Mátrai László : Régi magyar filozófusok. XV-XVII. század (Bp., 1961);
  • Sándor Pál: A filozófia története (I-III. Bp., 1965);
  • Tordai Zádor: A magyar karteziánizmus történetének vázlata (Magy. Filoz. Szle, 1961. 1. sz.).

Fonto[redakti | redakti fonton]