Johann Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Hermann
Rekonstruo de la kabineto de natura historio de la Profesoro Hermann en la Zoologia Muzeo de Strasburgo.

Johann, aŭ Jean, Hermann, aŭ Herrmann, (31an de decembro, 1738, en Barr, Alzaco - 4an de oktobro, 1800, en Strasburgo) estis franca kuracisto kaj naturalisto. Li estis la patro de la naturalisto Jean-Frédéric Hermann (1768-1793).

Li estis profesoro de medicino en la Universitato de Strasburgo. Li estis la aŭtoro de Tabula affinitatum animalium (1783) kaj de Observationes zoologicae quibus novae complures, publikigita postmorte en 1804. Lia zoologia kolekto estis aĉetita de la urbo Strasburgo en 1804 kaj utilis kiel bazo por la Zoologia Muzeo de Strasburgo.

La nomo de Hermann survivas ĉefe danke al la fama Hermana testudo.

Referencoj

  • Damkaer, D. M. 2002 The Copepodologist's Cabinet. A Biographical and Bibliographical History. Philadelphia, American Philosophical Society : XIX+1-300, Figs. 93-96, Portrait
  • Rose, H. J. 1850, New General Biographical Dictionary. 8

Ŝablono:Authority control