Johann Wilhelm Furchheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Wilhelm Furchheim (Forchheim) (* ĉ. 1635 en Dresdeno; † 22-a de novembro 1682 samloke) estis Germana violonisto kaj komponisto.

Li ricevis sian edukadon ĉe la kortegokapelo de sia hejmurbo kaj restis lojale ĉe tiu ĉi ensemblo. Li laboris tie unue kiel instrumentisto kaj leviĝis mallonge antaŭ sia morto al koncertmajstro kaj dua kapelestro.

Li estis unu el la unuaj komponistoj en Germanio, kiuj kreis verkojn por violono, la venko de tiu ĉi instrumento en Germanio okazis iom malfruiĝinte. Li verkis kelkajn komponaĵojn por arĉinstrumentistoj kaj kvin tri- ĝis sepvoĉajn violonsonatojn.