Johano de Fordun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johano de Fordun (m. ĉ. 1384) estis skota kronikisto.

Li estis nemonaĥa pastro kaj verŝajne kapelano en la katedralo de Aberdeen.

Lia ĉefa verko estas Chronica gentis Scotorum (Kroniko de la skota popolo, eldonita ĉirkaŭ 1360) kiu traktis la historion de Skotlando ĝis 1153. Ĝi estis la unua kompleta historio de la lando, kvankam la enhavo eble ne tute fidindas rilate la pli fruajn epokojn.

Meze de la 15-a jarcento Walter Bower verkis aldonaĵon al la historio.