John Millington Synge

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Millington SYNGE [ĝon MILington sing] (naskiĝis la 16-an de aprilo 1871 en Ratfarnham ĉe Dublin; mortis la 24-an de marto 1909 en Dublin) estis irlanda dramisto, kiu estis gvidanto en la irlanda drama revivigo de la frua 20-a jarcento. En liaj ses teatraĵoj aperas la parolmanieroj de la Aran-insuloj kaj okcidenta Irlando. Kelkaj el ili estas In the Shadow of the Glen (En la Ombro de la Valeto, 1903), Riders to the Sea (Rajdantoj al la Maro, 1904), kaj The Playboy of the Western World (La petolulo de la okcidenta mondo, 1907), kiu fame kaŭzis kravalojn ĉe la Abateja Teatro en Dublino je la unua prezento.

En Esperanto aperis

La petolulo de la okcidenta mondo. (The playboy of the Western world.) Tradukis Albert Goodheir. Dublin: Esperanto-Asocio de Irlando, 1989. 41 paĝoj.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda