Jolanda de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La morto de la reĝino Izabela Jolanda

Jolanda de Brienne (n. en Akko, 1211; m. en Andria, la 25-an de aprilo 1228), ankaŭ konata kiel Izabela la 2-a de Jerusalemo, estis reĝino de Jerusalemo. Ŝi sukcedis sian patrinon, Maria de Montferrato, kiam ĉi tiu mortis iom post la akuŝo.

Ŝia patro Johano de Brienne regis kiel regento ĝis ŝia geedziĝo kun Fredriko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la 9-an de novembro 1225.

Frederiko postulis la regadon sur la Jerusalema reĝlando post la morto de Jolanda, akuŝinte sian filon Konrado, en 1228. Frederiko regis en Jerusalemo kiel regento, subskribante interkonsenton kun la muzulmanoj en 1229 dum la Sesa krucmilito.