Joseph Pschorr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joseph Pschorr (naskiĝinta la 2-an de junio 1770 en Kleinhadern, nuntempe apartenanta al la urbo Munkeno; mortinta la 3-an de junio 1841 en Munkeno) estis germana entreprenisto kaj elstara bierfaristo.

Vivo

Joseph Pschorr, filo de la terkulturista paro Johann Pschorr kaj Theresia Haberl , ricevis en la aĝo de 15 jaroj la permeson de sia patro por lerni la bierfaran metion en Munkeno. Tiun ĉii li pasigis je bierfarejo Oberkandler. La bierfaro-helpisto Pschorr geedziĝiks en 1793 je Munkeno kun Maria Theresia Hacker (1772–1800) kaj aĉetis de sia bopatro Peter-Paul Hacker la bierfarejon Hacker en Munkeno por 34.000 guldenoj. Per konstruo de giganta stokokelo li sukcesis teni la bieron freŝa ankaŭ dum la somero, kio ebligis stoki ĝin unuafoje tutjare. Joseph Pschorr aĉetis en 1820 la bierfarejon „Zum Bauernhansl“ kaj fondis la „Bierfarejon Hacker-Pschorr“, kiun li igis la plej populara bierfarejo de Munkeno post sia propra Bierfarejo Hacker.

Post sia morto liaj filoj Georg Pschorr kaj Matthias Pschorr plue daŭrigis la fierfarejon.

Ceteraĵoj

  • Kiel unua bierfaristo Joseph Pschorr ests honorata en la Famohalo ĉe la Bavaria per busto.
  • La filino de sia filo Georg, Josephine Pschorr (1838–1910) geedziĝis en 1863 korniston Franz Joseph Strauss. Ilia komuna filo estis la fama komponisto Richard Strauss.

Literaturo

  • Wurst, Jürgen: Josef Pschorr. En: Wurst, Jürgen und Langheiter, Alexander (eldoninto): Monachia. Munkeno: Städtische Galerie im Lenbachhaus, 2005. pj. 122-123. ISBN 3-88645-156-9

Ligoj eksteren