Juan Modesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Modesto
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1906 (1906-09-24)
en El Puerto de Santa María
Morto 16-an de aprilo 1969 (1969-04-16) (62-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Juan Guilloto León (El Puerto de Santa María, 24-a de septembro 1906 - Prago, 19-a de aprilo 1969), plej ofte konata kiel «Modesto» aŭ Juan «Modesto», estis elstara hispana militisto dum la Hispana Enlanda Milito kaj membro de la Komunista Partio de Hispanio (PCE). Kvankam li ekis militistan karieron kiel milicano, fine de la milito, li jam estis atinginta la rangon de generalo de la respublika armeo.

Estre de la 5a Korpuso de Armeo li konstruis al si imagon de malmola kaj kompetenta militisto, ĉefe dum la ofensivoj respublikaj en Brunete kaj Belchite. Tamen plej famiĝis somere de 1938, kiam li la ĉefecon de la Armeo de Ebro kaj direktis persone la ofensivon de la respublikanoj ĉe la rivero Ebro. Fine de la milito li foriris al ekzilo al Sovetunio, same kiel aliaj respublikanaj militistoj kaj politikistoj de komunisma tendenco. Poste li retiriĝis al Prago, kie li loĝis ĝis sia morto en 1969.