Jules Dumont d'Urville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Dumont d'Urville

Jules Sébastien César DUMONT D'URVILLE (n. la 23-an de majo 1790 en Condé-sur-Noireau - m. la 8-an de majo 1842 en Meudon) estis franca esploristo kaj maroficiro. Li interalie esploris la sudan kaj okcidentan Pacifikan Oceanon, Aŭstralion, Nov-Zelandon kaj Antarkton.

Li plej fame vojaĝis sur la ŝipo Astrolabe.