Jules Rimet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Rimet

Jules Rimet (naskiĝis la 14-an de oktobro 1873, mortis la 16-an de oktobro 1956) estis prezidanto de la Francia Futbala Federacio de 1919 ĝis 1945 kaj de FIFA de 1921 ĝis 1954.

Rimet naskiĝis en Theuley-les Lavoncourt en Francio.

Pro iniciato de Rimet, la unua Futbala Mondpokalo okazis en 1930. La Pokalo Jules Rimet estis nomita honore al li.

Li mortis en Suresnes en Francio.