Julio Herrero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Julio HERRERO estas aktiva movadano por Esperanto en Andaluzio (Hispanio) kiu ankaŭ mecenatis literaturajn publikaĵojn kiel Pandemonio (Malaga, 1987). Per sia subteno, li kontribuis al lanĉado de la tiel nomata Hispana Opo, grupo de junaj hispanaj verkistoj en la okdekaj jaroj. Li prezidas Esperantan Naturamikaron ekde 2010 kaj estas senatano de la Esperanta Civito (Verda grupo) ekde 2006.