Jumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jumbo
Jumbo Supermarkten B.V.
supermarket chain • negoco • entrepreno vd
Dum 1979 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Sidejo Veghel
Lando Nederlando
Agokampo superbazaro
Posedata de Karel van Eerd • Frits van Eerd vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Jumbo estas nederlanda ĉeno de superbazaroj establita de Jan kaj Anita Meurs la 18-an de oktobro 1979 je la adreso Lourdesplein 10 en Tilburg kiu nun estas parto de la Van Eerd Grupo. Van Eerd estas de origino pogranda vendejo de nutraĵoj kaj establiĝis en 1921. En 1983 la vendejo aĉetis la Jumbo-formulon kaj la superbazaron je la Lourdesplein de Jan kaj Anita Meurs. Dum mallonga tempo ekestis dekoj da Jumboj en la provincoj Zelando, Nord-Brabanto kaj Limburgo.

Jumbo profilas sin per la 7 certecoj per kiuj ĝi interalie pretendas havi la plej bonan elekton kaj la plej malaltajn prezojn. In 2005, 2006 kaj 2007 Jumbo Superbazaro estis elektita kiel la Plejbona butikĉeno de la jaro (de Nederlando) en la kategorio superbazaroj.

Enirejo de Jumbo superbazaro
Kelkaj propraj varmarkoj de Jumbo
Transavia flugas kun Jumbo reklamo

Kresko[redakti | redakti fonton]

En 2007 Jumbo estis unu el la plej rapide kreskantaj superbazaroj de Nederlando kun merkatporcio kiu dum la pasintaj jaroj daŭre kreskis per duonprocentpunkto. Laboras pli ol 12.000 homoj ĉe la kompanio (septembro 2007). La sidejo kaj distribuejo troviĝas jam delonge en Veghel Nord-Brabanto.

En decembro 2007 la totala nombro da Jumbo-superbazaroj estis 117 per kiuj oni enspezis 1,25 miliardojn da eŭroj.

Ekde oktobro 2008 la nombro kreskis al 120, kaj laŭ Jumbo la merkatporcio nun superas 5%.

En 2009 Jumbo malfermis novajn bazarojn i.a. en Leeuwarden, Nuenen, Deurne, Hoogvliet, Winssen, Oldenzaal, Veendam kaj Meijel.

En novembro 2011 la nombro da superbazaroj estis 725.

Dum Jumbo plukreskas ĝi restas familia kompanio. Ĉiuj akcioj estas en la posedo de la familio Van Eerd: patro Van Eerd kaj siaj tri infanoj.

En la aŭtuno de 2014 Jumbo enkondukis deprenlokojn. Klientoj povas butikumi per la retejo Jumbo.com kaj pliposte depreni la aĉetaĵojn en aŭ ekster la superbazaro.

Ekteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]