József Vándor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁNDOR József (va:ndor jo:ĵef) estis hungara prikemia inĝeniero naskita en Temeŝvaro la 19-an de septembro 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de septembro 1955.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vándor havigis diplomon en 1919 en la Reĝa Teknika Universitato József kaj li komencis sian karieron en la fabriko Wander Gyógyszer- kaj Tápszergyár. De 1925 li faris esplorlaboron en Germanujo en instituto Kaiser Wilhelm kaj a Fritz Haber, poste de 1932 li laboris en Sovetunio. Post reveno en Hungarujon en 1938 li subtenis sian vivon per tradukaĵoj. Post 1945 li partoprenis la organizadon de scienca vivo. En 1948 kaj 49 li estis gastprofesoro de Beogrado. En 1950 – 52 li organizis kaj gvidis la Műanyagipari Kutató Intézet (Instituto Esplora pri Plastikmateriindustrio). De 1953 ĝis sia morto li gvidis la sekcion de silikatkemio de la Építőanyagipari Kutató Intézet (Esplorinstituto pri Konstrumateriindustrio). Al lia nomo ligiĝas la fabrikado de la unua hungara nilono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Malzextrakte (Berlin, 1928);
  • Egy új állapotegyenletről (Az SZU Akadémiájának Ért., IV., 1936);
  • Az állapotegyenlet (I. és II. Magy. Kém. L. 1949. 4. és 5. sz.);
  • Az abszolút nullapont és a hőfokskála értelmezése (Magy. Kém. F: 1950);
  • Kémiai termodinamika (Bp., 1952).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]