Kłodnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kłodnica (germane Klodnitz) estas maldekstra alfluanto de Odro. Ĝi fontas en Supra Silezio kaj proksime al Katowice-Murcki, kiu estas hodiaŭ urboparto de Katowice. La rivereto longas ĉ. 76 km kaj fluas en nordokcidenta direkto. Ĝi trafluas arbarajn regionojn.

Apud Kłodnica troviĝas la urboj Gliwice, Ujazd kaj Kędzierzyn-Koźle. Ĝi alfluas la Odron post la urbo Koźle.

En valo de Kłodnica estis konstruita de 1792 ĝis 1812 la Kanalo de Kłodnica, kiun anstataŭis la kanalo de Gliwice, konstruita de 1934 ĝis 1939.