KRER
KRER estas inicialoj de Komia Respublika Esperanto-Renkontiĝo, nome Esperanto-evento okazinta en Sovetunio en Komia Respubliko kaj en la apuda Kirova regiono. La titolo KRER unue estis uzata alterne kun NRRER ― Norda Respublika Regiona Esperanto-Renkontiĝo en tiuj okazoj, kiam la renkontiĝo okazis ekster Komia Respubliko. Ekde 1988 oni ĉesis uzi la alternadon kaj simple uzis nomon KRER.
Renkontiĝo | Datoj | Kvanto de partoprenintoj | Partoprenintoj el: | Loko |
---|---|---|---|---|
KRER-1 | januaro 1984 | 20 | Usinsko, Siktivkaro | Siktivkaro |
KRER-2 | 13-15.12.1985 | 24 | Ufa, Voroneĵo, Kirovo, Usinsko,
Severodvinsko, Siktivkaro |
Siktivkaro |
NRRER-1 | 07-09.03.1986 | 54 | Usinsko, Tjumeno, Siktivkaro, Kirovo | Kirovo |
“Polusa
Cirklo” |
04-07.09.1986 | 15 | Usinsko, Siktivkaro | Usinsko |
KRER-3 | 22-25.01.1987 | 47 | Usinsko, Uljanovsko, Permo, Kotlaso (15
homoj), Kirovo, Severodvinsko, Ivanovo, Voroneĵo, Siktivkaro (20 homoj) |
Siktivkaro |
NRRER-2 | 06-08.03.1987 | 45 | Permo, Kazano, Moskvo, Ufa,, Siktivkaro,
Kirovo |
Kirovo |
KRER-4 | 21-24.01.1988 | 34 | Uljanovsko, Moskvo, Kirovo, Kotlaso,
Permo, Leningrado, Severodvinsko, Usinsko, Siktivkaro |
Kirovo |
KRER-5 | 26-29.01.1989 | 25 | Severodvinsko, Usinsko, Kotlaso, Siktivkaro | Kirovo |
KRER-6 | 05-08.11.1989 | 20 | Usinsko, Siktivkaro | Usinsko |
KRER-7 | 25-27.01.1991 | 20 | Volgogrado, Usinsko, Krasnodaro, Kotlaso,
Arĥangelsko, Peĉoro, Severodvinsko, Siktivkaro |
Kirovo |