Kaŝatag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŝatag, la plej maldekstra oranĝkolora zono

Kaŝatag (ankaŭ Kaŝatagh) (armene Քաշաթաղ) estas unu el la ok provincoj de la neagnoskata Respubliko Montara Karabaĥo kaj la plej granda laŭ areo (3,376.60 km2). En la jaro 2005 ĝi havis 9,800 loĝantojn. La provinca ĉefurbo estas Berdzor (Laĉino).

Kaŝatag estis en la antikveco parto de la provinco Arcaĥo de Armena reĝlando kaj Sjuniko. En la mezepoko ekzistis armena princlando. En la rivera valo Akera estis la plej fama kaŝataga princlando.