Kabeus
Kabeus | |
---|---|
alfrapa kratero [+] | |
Koordinatoj | 85° 19′ 48″ S, 42° 7′ 48″ U -85.33-42.13Koordinatoj: 85° 19′ 48″ S, 42° 7′ 48″ U [+] |
Diametro | 98 km (61 mi) |
Profundo | nekonata |
Selenografia longo | 45° ĉe sunleviĝo |
Nomata laŭ | Niccolo Cabeo |
Vikimedia Komunejo: Cabeus (crater) [+] | |
Kabeus (alternativoj Cabeus, Cabeo, Kabeo) estas nomo de kratero sur la Luno, proksime al la suda poluso. En tiu pozicio, la kratero estas videbla de la Tero nur flanke. Pro manko de sunlumo, en ĝi ĉiam regas ombro. Ĝi situas okcidente de la lunkratero Malapert kaj sud-sudokcidente de lunkratero Newton.
Kabeus estis celo de enbato la 9-an de oktobro 2009, de la Lunar Crater Observation and Sensing Satellite. Oni tiel malkovris gravan kvanton de frostita akvo.
Apudaj krateroj[redakti | redakti fonton]
Sur la lunmapoj, oni povas vidi du apudajn kraterojn, signitaj per litero A kaj B.
Kabeus | Latitudo | Longitudo | Diametro |
---|---|---|---|
A | 82,2° S | 39,1° Okc. | 48 km |
B | 82,4° S | 53,0° Okc. | 61 km |