Kajlaŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La suda flanko.

Kailash kaj en Esperanto Kajlaŝo (Gang Rinpoĉe, tibete:གངས་རིན་པོ་ཆེ, Kangrinboqê) estas monto alta 6714 metrojn en montaro Gang Tise, en la okcidenta parto de la montara masivo de la Transhimalajo en Tibeto. Ĝia pinto havas tre simetrian formon kaj similas al piramido, kiu tutjare estas kovrita per neĝo. Kailash situas en centro de areo, kiu havas centran gravecon por la tuta akvofluo en la tibeta altebenaĵo. En tiu areo fontas la kvar grandaj riveroj de la sudazia areo. Norde la Induso, oriente la Yarlung Tsangpo (Bramaputro), okcidente Satluj kaj Karnali (alfluanto de Gango) en la sudo. Tiuj riveroj havas gravan proporcion en akvoprizorgo de la tuta regiono. La religia graveco estas forte ligita kun tiu aspekto.

La distanco de la monto al Nov-Delhio estas 980 km, al Lhasa 1280 km. La monto ĝis nun estas negrimpita pro religiaj kontraŭsentoj (budismo, hinduismo, ĝanaismo).