Kajlaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kajlaŝ)
Kajlaŝo
monto • sankta monto • unspoiled summit [+]

LandoĈinio
RegionoTibeto

Supermara alteco6 638 m [+]
Koordinatoj31° 4′ N, 81° 19′ O (mapo)31.06694444444481.312777777778Koordinatoj: 31° 4′ N, 81° 19′ O (mapo)

Kajlaŝo (Ĉinio)
Kajlaŝo (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Map
Kajlaŝo
Vikimedia Komunejo:  Mount Kailash [+]
vdr
La suda flanko.

Kajlaŝo (nepale कैलाश, Kailaś, tibete གངས་རིན་པོ་ཆེ, Gang Rinpoché, Kangrinboqê) estas monto alta 6714 metrojn en montaro Kajlaŝo, en la okcidenta parto de la montara masivo de la Transhimalajo en Tibeto. Ĝia pinto havas tre simetrian formon kaj similas al piramido, kiu tutjare estas kovrita per neĝo. Kailash situas en centro de areo, kiu havas centran gravecon por la tuta akvofluo en la tibeta altebenaĵo. En tiu areo fontas la kvar grandaj riveroj de la sudazia areo. Norde la Induso, oriente la Bramaputro (Yarlung Tsangpo), okcidente Ŝatadruo kaj Karnalio (alfluanto de Gango) en la sudo. Tiuj riveroj havas gravan proporcion en akvoprizorgo de la tuta regiono. La religia graveco estas forte ligita kun tiu aspekto.

La distanco de la monto al Nov-Delhio estas 980 km, al Lasao 1280 km. La monto ĝis nun estas negrimpita pro religiaj kontraŭsentoj (budismo, hinduismo, ĝanaismo).

En budhismo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Kajlaŝo.

En budhismo, monto Kajlaŝo estas konata kiel monto Meruo. Ĝi estas la centro de la kosmologio kaj grava budhisma pilgrimejo.[1]

En Vaĝrajano, ĝi estas la loĝejo de la budho Ĉakrasanvaro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert E. Buswell. (2004) Encyclopedia of Buddhism: A-L (angle). Macmillan Reference, p. 407–408. ISBN 978-0-02-865719-6.
  2. Heruka Chakrasamvara (angle). Khandro.net.