Kaldoŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaldoŝoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Kaldoŝoj, en la franca Caldoche [kaldOŝ] estas la nomo donita al eŭropdevenaj loĝantoj de la franca transmara teritorio de Nov-Kaledonio, plejparte indiĝen-naskitaj francaj setlantoj. La formala nomo por rilati al tiu preciza loĝantaro estas Calédoniens (kaledonianoj), fuŝadapto por la tro formala Néo-Calédoniens (novkaledonianoj), sed tiu endonimo teknike inkludas ĉiujn loĝantojn de la novkaledonia arkipelago, ne nur la Kaldoŝojn. Alia "blanka" demografia elemento (kvankam ili povas bone esti francoj de malsamaj etnaj fonoj) en la teritorio estas elmigrantoj de metropola Francio kiuj loĝas tie provizore kiel ŝtatoficistoj. Kaldoŝoj fervore emas diferencigi sin de tiuj loĝantoj, substrekante ilian pozicion kiel la permanentaj lokuloj, prisignante la aliulojn kiel métros, mallongige por métropolitains aŭ populare kiel zoreilles kaj eĉ pli populare kiel zozos en la loka ĵargono.

Nov-Kaledonio estis utiligita kiel punkolonio de 1854 ĝis 1922 fare de Francio. De tiu periodo kaj de tiam antaŭen, multaj eŭropanoj (precipe de franca kaj, iagrade, germana originoj) setlis en la teritorio kaj miksiĝis kun aziaj kaj polineziaj setlantoj. La Code de l'indigénat (kodo por indiĝenoj), lanĉita en 1887, provizis la liberan setlantan loĝantaron per avantaĝa statuso super la indiĝenaj melaneziaj homoj, konataj kolektive kiel Kanakoj. La Kaldoŝoj ekloĝis kaj gajnis posedaĵon sur la seka okcidenta marbordo de la ĉefinsulo Grande-Terre kie situantas ankaŭ la ĉefurbo Noumeo, puŝante la Kanakojn al malgrandaj rezervejoj en la nordo kaj oriento. Kun la supera pozicio, ili konstituis la regantan klason de la kolonio kaj ili estis tiuj kiuj larĝigis la uzokutimon de la vorto kanako kiel pejorativa.

La kulturo de Kaldoŝoj ofte estas komparita kun kulturoj de kamparaj aŭstralianoj kaj buroj. Ili estas, ĉe politika nivelo, tipaj lojaluloj (en la kunteksto de Nov-Kaledonio, ili kontraŭbatalas sendependecon disde el Francio). Ili estis viditaj kiel subtenantoj de forta kaldoŝa RPCR (Rassemblement pour une Calédonie dans la République, Amaskunveno por Kaledonio ene de la Respubliko) ĝis 2004, kiam sia subteno ŝanĝis konsiderinde direkte al L'Avenir Ensemble ("Estonteco Kune"), kiu havas la celon de multrasa Nov-Kaledonio ene de la kadro de la franca respubliko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]