Kalmekako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
naŭatla glifo de kalmekako (kodekso Mendoza, folio 61).

Kalmekako ("la domo de la deveno") estis lernejo por la infanoj de la azteka nobelaro en la malfrua postklasika periodo de la mezoamerika historio, kie ili ricevis rigorajn religiajn kaj militistajn edukadojn. Kalmekako estas en kontrasto al Tēlpochcalli (poĉkali) ([teːɬpotʃˈkalːi] "domo de la junulo") kie ordinaruloj ricevis militistan trejnadon. Nur kelkaj ordinaruloj (mācēhualtin [maːseːˈwaɬtin]) povis eniri la kalmekakon kaj tiuj kiuj sukcesis lernis nur por pastreco.

La kalmekako de la azteka kapitalo, Tenochtitlan, estis lokita en la ceremonia centro de la urbo kaj tiu estis dediĉita al Quetzalcoatl.

La calmecac estis la studanta hejmo dum la trejnado, kaj ili povis eniri la lernejon en aĝo de 5-7 jaroj. La studantoj ricevis instruadon pri kantoj, ritualoj, legado kaj skribado, la azteka kalendaro (tōnalpōhualli [toːnaɬpoːˈwalːi]) kaj ĉiu baza trejnado kiujn oni praktikis en telpochcalli.

Studentoj komencis la militistan trejnadon en aĝo de 15 jaroj.

La promeshavaj filoj de la nobloj estis trejnita ĉe militistoj de la Jaguaraj batalantoj (ōcēlōmeh [oːseːˈloːmeʔ]) aŭ aglaj batalantoj (cuāuhtin [ˈkʷaːʍtin]) en ties kvartaloj, cuāuhcalli ([kʷaːʍˈkalːi]).