Kampuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampuso de Azurém de la Universitato de Minho, Guimarães, Portugalio

Kampuso (lat. campus kampo, ebenaĵo) estas kampo, kie situas konstruaĵoj de Universitato kun ĉirkaŭaj terenoj. Kutime situas tie ankaŭ biblioteko kaj studenthejmoj.

Foje oni nomigas kampuso ankaŭ ĉirkaŭajn terenojn de malsanulejoj aŭ iaj grandaj firmaoj.