Kansaja internacia flughaveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita foto pri la flughaveno (insulo sube dekstre) en Golfo de Osako. La Flughaveno Kobe estos konstruata sur la nekompleta insulo, meze en la foto. Centro de Osako videblas supre dekstre.

La Kansaja Intenacia Flughaveno (japane 関西国際空港) estas japana flughaveno en regiono Kinki en Japanio. Ĝi situas parte en la japana prefektujo Osaka, parte en Prefektujo Vakajama, 5 km antaŭ la marbordo, sur artefarita insulo en la maro. Ĝia IATA-flughavena kodo estas KIX, la ICAO-flughavena kodo estas RJBB.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis planita je longo de 4 km kaj larĝo de 2,5 km. La inĝenieroj devis superi la ekstreme grandajn riskojn de tertremoj kaj tropikaj hurikanoj (kun ondegoj de ĝis 3 m).

La konstruado ekis en 1987: oni pretigis muran valon kompleta en 1989 el rokaĵoj kaj 48.000 tetahedraj betonŝtonoj. Oni malkonstruis tri montojn por 21.000.000 m3 por plenigaĵo. La konstrulaboroj bezonis 10.000 laboristojn, 10 milionojn da laborhoroj dum tri jaroj, uzante okdek ŝipojn. Ili devis pretigi 30-metrojn dikan grundotavolon ene de la marmuro. La konstruaĵon planis la arĥitekto Renzo Piano. Oni konstruis en 1990 trikilometrajn pontojn por ligi la insulon al la natura kontinento ĉe Rinku Town, ke kosto de miliardoj da USD.

La flughaveno estis malfermita la 4-an de septembro en 1994. La insulo iĝis 4 km longa kaj 1,2 km larĝa. La konstruado kostis 15 miliardojn da USD.

La Kansaja flughaveno estis projektita kiel 24-hora flughaveno, sed tio ne realiĝis. Ĝi sendamaĝe travivis la tertemon de Kobe en 1995. La largiĝo de la flughaveno pretiĝis en aŭgusto de 2007. La flughavenon trairas ĉiujare ĉ. 16 milionoj da pasaĝeroj.

La flughaveno sinkas nuntempe 4,8 cm ĉiujare, sed iam tio devas halti. Tiun sinkado oni enkalkulis dum planado, konstruado, tiel la kondukaj tuboj havas ĉiam elasatn parton kaj eblon moviĝi.

Oni planas duan ponton por aŭtomobiloj.

Flugkompanioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]