Origina Tavastio
Kanta-Häme (finne, ˈkɑntɑˌhæmɛ, svede Egentliga Tavastland, en Esperanto laŭvorte "origina Häme" aŭ pli bone "Origina Tavastio") estas unu el 20 provincoj de Finnlando. Ĝi apartenas al la gubernio Suda Finnlando. La areo de la provinco estas 5 706 km² kaj fine de aŭgusto 2006 ĝi havis 169.390 loĝantojn. La ĉefurbo estas Hämeenlinna.
La finna nomo laŭvorte signifas kerna teritorio de "Häme". "Häme" estis unu el la historiaj setloregionoj de la finna popolo. En la regiona ĉefurbo Hämeenlinna (en Esperanto "Häme"-fortikaĵo) inte alie videblas la mezepoka burgo, kiu donis sian nomon al la urbo.
Komunumoj
Al la provinco apartenas 16 komunumoj, el kiuj 3 (en pli dika literaro) estas urboj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de januaro 2007.