Kantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantaro - estas kolekto de kantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kun musiknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ musiknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj, revuoj ktp) au en "sonformo" (ekz musikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion.

Esperantolingvaj kantaroj

Por Esperanto-kulturo kantaroj ludas apartan gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj edonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekz Proletaria Kantaro eldonita de SAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz por BET-26 estis eldonita Kantu Esperante!).

La libera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[1].

Notoj kaj fontoj

  1. Laŭ informo de Ret-Info, 2013-05-26, republikigita de Itala Esperanto-Federacio en Facebook