Kanuroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etnoj en Niĝerio

La kanuroj estas etno, kiu vivas en la nordokcidento de Niĝerio kaj en partoj de sudorienta Niĝero. Ilia setlejo do estas la regiono okcidente de la Ĉada Lago.

Ilia tutnombro estas proksimume 4 milionoj da homoj.

La etnogenezo de la Kanuroj klariĝas per la longa ekzisto de la ŝtato Kanem-Bornu kaj precipe de ties partoŝtato Bornu.

La kanura lingvo apartenas al la okcidentsahara grupo ene de la nilo-saharaj lingvoj.

Subgrupo de la kanuroj estas la kanebuoj. Oni konjektas, ke la edukisto kaj framasonisto Anĝelo Soliman originis el la kanuroj.

Bibliografio

  • Cohen, Ronald: The Kanuri of Bornu, New York 1967.
  • Nachtigal, Gustav: Sahara und Sudan, Bd. 2, Leipzig 1881 ("Die Bevölkerung von Bornu", S. 415-448).

Eksteraj ligiloj