Karel Svoboda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karel Svoboda (naskiĝis la 19-an de decembro 1938, Praha – mortis la 28-an de januaro 2007, Jevany) estis ĉeĥa komponisto kaj kantopoeto. En 1995 li edziĝis kun Vendula Svobodová. En januaro 2007 li estis trovita pafmortigita en ĝardeno de sia vilao, oni supozas, ke li faris suicidon.

Kiel infano li lernis pianludon, en 1963 fondis beat-grupon „Mefisto“, kiu post du jaroj akiris daŭran dungon en la teatro Rokoko en Prago.

En 1965 aperis unua gramaofondisko kun lia komponaĵo. Li kunlaboris kun kantisto Karel Gott kaj tekstisto Jiří Štaidl.

Li komponis muzikon por filmoj „Tri nuksoj por Cinddrulino“ kaj „Morgaŭ mi ellitiĝos kaj brogvundiĝos per teo“, por televidaj serialoj „Vizitantoj“, „Cirko Humberto“, „Fluganta Čestmír“, „Nokto en Karlštejn“, enkondukan kanton de serialo „Abelino Maja“, teatrajn muzikalojn Drakulo kaj Monte Christo. El liaj multaj kantoj estas plej konata Lady Karneval“.