Kartoĉa fusilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
dutuba kartoĉa fusilo

Kartoĉa fusilo aŭ hajlofusilo estas senkaneligita, kartoĉon elpafa fusilo, uzata ĉefe por moviĝanta malgranda celo, ekz. birdoj.

La plej fruaj kartoĉaj fusiloj aperis en Eŭropo, en la 16-a jarcento. Komence de la 17-a jarcento la tubolongo povis atingi eĉ la longon de 1,8 m pro precizeco.

La modernaj kartoĉaj fusiloj aperis danke al teknikaj modernigoj dum la 19-a jarcento. La tubo iĝis pli mallonga kaj malpeza, kiu ebligis produktadon de dutubaj fusiloj. Oni enkondukis la tub-mallarĝigon por grandigi la precizecon, pafdistancon.

En 1880 aperis ripetaj kartoĉaj fusiloj, en kiuj oni povis ŝarĝi plurajn kartoĉojn samtempe. La duonaŭtomataj kartoĉaj fusiloj aŭtomate enplenigas la novan kartoĉon.

La modernaj kartocaj fusiloj havas la efikan pafdistancon de ĉ. 45 m.

Ĝi estas uzata en argildiska pafado.