Kasagh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasagh
rivero
Bazaj informoj
Longeco 89 km
Fluo
Geografio
Landoj Armenio
Regionoj Aragacotno
vdr
La rivero Kasagh tra Aŝtarako.

La rivero Kasagh estas rivero en okcidenta parto de la Respubliko Armenio, kiu elfluas nord-suden de la monto Aragaco, kie ĝi naskiĝas, ĝis enfluo en la riveron Aras , kiu estas la ĉefa alfluanto de la rivero Kura. La rivero Kasagh formas kanjonon ĉirkaŭ la monaĥejo Saghmosavank. Ĉi tiu rivero trairas la urbon Aparan.[1]

En la suba parto de la valo Ararato, la akvoj de Kasagh estas preskaŭ tute uzataj por irigacii la kampojn kaj ĝardenojn de la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Tial dum la someraj monatoj (kiam la plej forta vaporiĝo de akvo) la Kasagh-a ĉirkaŭo estas seka tero. Kassagh havas longon de 89 km. Ĝi drenas areon de 1480 km².

Aldone al Aparan, aliaj ĉefaj urboj tra kiuj ĝi trapasas estas: Aŝtarako, Oŝakan kaj Eĉmiadzin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Breu Diccionari d’Informació dels Objectes Físics-Geogràfics de la República d’Armènia, E., "Centre for Geodesy and Mapping SNCO", 2007, pàgines 131 - 150 pàgines.