Kastelo Belvedere (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Belvedere en Weimar.

La baroka Kastelo Belvedere (germane: Schloß Belvedere) estas kastelo en la sudeosta parto de Weimar.

Historio

La plezurkastelo konstruitis por festoj inter 1724 kaj 1732 laŭ planoj de Johann August Richter kaj Gottfried Heinrich Krohne por duko Ernsto Augusto la 1-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach. La loĝa komplekso estas laŭflankita per simetriaj pavilonoj. Hodiaŭ ĝi enhavas parton de la artaĵkolektoj de Vajmaro, pri porcelanaĵoj kaj fajenco, meblaro kaj pentraĵoj el la 18-a jarcento.

Kiel la somerloĝejo, tiel ĝiaj ĝardenoj, aranĝitaj en la franca stilo en 1728-1748, estis de granda agrableco. Alo de la oranĝeiro en la kastela partko enhavas nuntempe kolekton de historiaj ĉaroj.

Post 1811, multe de la eksteraj ĝardenoj estis ŝanĝita por harmonii kun la angla pejzaĝa ĝardeno stilo far grandduko Carl Friedrich, kiu mortis ĉe Belvedere en 1853. La riĉigita kolekto de ekzotikaj plantoj estis malfermita al la publiko sub la nomo de Hortus Belvedereanus en 1820.

Muziko

La kastelo gastigas la muzikgimnazion de la urbo kun belega aŭlo, kie okazas regule gravaj aranĝoj.

Eksteraj ligiloj